Internacia Pirata Partio | |||||
---|---|---|---|---|---|
politika organizaĵo internacia ne-registara organizaĵo neprofitcela organizaĵo | |||||
Komenco | 18-a de aprilo 2010 vd | ||||
Lando(j) | Svislando vd | ||||
Sidejo | Ĝenevo | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Internacia Pirata Partio | |
---|---|
angle Pirate Parties International france Parti pirate international' | |
(Politika partio) | |
politika organizaĵo • internacia ne-registara organizaĵo • neprofitcela organizaĵo | |
Kunprezidantoj | Maša Čorak kaj Koen De Voegt[1] |
Fondiĝo | 18-a de aprilo 2010[2] |
Lingvo(j) | angla |
Membroj | Agnoskitaj naciaj pirataj partioj (28 partioj membroj kaj 6 observaj[3]) |
Retejo | pp-international.net |
La Internacia Pirata Partio (angle Pirate Parties International, france Parti pirate international aŭ "IPP") estas organizaĵo ariganta la piratajn partiojn de la tuta mondo. La unua partio estis la sveda Piratpartiet, fondita la 1-an de januaro 2006.
La IPP estas regata de konsilio, estrata de du vicprezidantoj[4], kiuj estas nun Grégory Engels kaj Vojtěch Pikal. La sekvota linio, la regado, la dissendolistoj, la interna komunikado, la rilatoj kun la internaciaj instancoj, la kunordigo de la fondo de naciaj pirataj partioj kaj la aliĝpetoj estas respondecoj de la ĝenerala Asembleo de IPP, kiu devas kunveni almenaŭ unufoje jare[5].
La Internacia Pirata Partio, kiu defendas ideojn pri datuminterŝanĝo eĉ petis aliĝon al la Monda Organizaĵo de Intelekta Propraĵo (MOIP) kiel observa membro sed tiu peto estis rifuzita[6]. Male, la stato de observanto estis konsentita de la interministeria kunveno de la Monda Organizaĵo pri Komerco (OMK) en decembro 2013 en Balio[7].